En biologio la vorto dieto signifas aron de fontoj de nutraĵoj ĥarakteran por certa organismo (plej ofte kiam oni parolas pri dieto temas pri bestoj). Ĝi ankaŭ implikas morfologian kaj kondutan specialistiĝon por manĝo de certaj tipoj de nutraĵoj kaj respondajn adaptiĝojn. La bestoj adaptiĝintaj por certa tipo de dieto kutime nomiĝas per vortoj kun finaĵoj -manĝulo aŭ -vorulo, aŭ iam per nefundamenta greka finaĵo -fag(ul)o.
Tipoj de dietoj
Laŭ diverseco de dieto oni povas apartigi tiujn bestajn speciojn, kiuj povas utiligi multajn fontojn de nutraĵoj (tiel nomata polifagio) kaj tiujn, kiuj nur havas unu fonton (monofagio). Oligofagio estas io en la mezo inter la du, tiu ĉi termino estas utiligata por specioj, kiuj havas limigitan spektron de nutraĵoj, ĉu pro propra specialistiĝo, ĉu pro maldiverseco de la medio.[1]
Laŭ la preferata tipo de nutraĵo, ĉiuj bestoj povas esti dispartigataj je sekvaj tipoj de dietoj:
Karnovoruloj — prefero de manĝo de aliaj bestoj kaj bestdevenaj nutraĵoj
Ĉiomanĝuloj — termino uzata por bestoj kun tre diversa dieto, kiu povas enhavi kaj bestaĵojn, kaj plantaĵojn, kaj mortintan materion, kaj fungojn/bakteriojn ktp
Referencoj
↑Johns, Timothy: The Origins of Human Diet and Medicine -- CHEMICAL ECOLOGY. ISBN 0-8165-1023-7, p. 5