DEMÉNY Dezső (deme:nj) estis rumanuja hungara psikologo, sociologo. Li naskiĝis en Nagysármás la 27-a de januaro 1915, kaj mortis en Kolozsvár la 22-a de decembro, 1988. Li estis la edzo de Piroska Demény kaj la patro de Attila Demény.
Biografio
Dezső Demény finis siajn studojn en la reformita kolegio de Kluĵo kaj en la Universitato de Koloĵvaro en 1942 kaj poste en Berlino. Li instruis en mezlernejo kaj en universitato, poste li laboris kiel industrilaboristo (1959-64), pli poste en la ĝenerala lernejo de Torockó, poste Gyalu. Li estis interna kunlaboranto de la gazeto de MADOSZ de Székelyföldi Néplap. Ekde 1937 li publikis ankaŭ en Korunk.
Verkoj
- A tesztmódszer személyiségvizsgálati szerepe (Kv. 1942);
- Társadalmi alkalmazkodás (multipligita demandaro, Kv. 1948);
- Szociológiai alapismeretek (multipligo, Kv. 1949);
- A lélektan és szociológia nyelvén (manuskripte).
Fonto