Despina PATRINU (greke Δέσποινα Πατρινού; 1930-1993) estis greka esperantistino kaj verkistino en greka lingvo kaj Esperanto. Ŝi naskiĝis en Patraso kaj esperantiĝis en la jaro 1975.
Ŝia vera nomo estis Δέσποινα Μαγδαλένου-Παπαγεωργίου (Despoina Magdalenou-Papageorgiou). Ŝi elektis la pseŭdonimon Patrinu, kiu signifas “de Patraso”.
Esperantaj verkoj
- Homa animo (1976) : noveloj
- Danai Vraila (1978) : traduko de ŝia propra romano Δανάη Βραϊλα)
Grekaj verkoj
- Δανάη Βραϊλα [Danai Vraila] (1953)
- Ῥέα [Rea] (1955)
- Ἓνας θεός κι ἕνας ἄνθρωπος [Enas theos ki enas anthropos] (Dio kaj homo, 1973)
- Παιδιά τοῦ Ζήθ καί τοῦ Κάϊν [Paidia tou Zith kai tou Kain] (La infanoj de Set kaj Kaino, 1977)
- Στη θύελλα [Sti thyella] (En la tempesto, 1980)
- Ἡ ζαφειρένια κούπα [I zafeirenia koupa] (La safira pokalo, 1985)
- Ἡ πεσοῦσα δρῦς [I pesousa drys] (La falinta kverko, 1986)
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- ↑ Novjorko : Mondial, 2016. (ISBN 9781595693280).