La historio de Derince estas tre proksima. En 1890 oni serĉis lokon en la plej profunda marbordo por establi havenon al Izmit. La profunda haveno havis la nomon Haveno Derince, poste la urbo prenis sian nomon de la haveno. La haveno estis konstruita tuj fare de la germanoj. En 1904 la dungitoj komencis konstrui du domojn.
Ekonomio
Multaj industriaj firmaoj situas ene de la limoj Derince. Kelkaj el ili: naftoindustriaj, kemiaj, maŝinproduktaj firmaoj.
Klimato
Derince havas humidan subtropikan klimaton kun konsiderindaj mediteraneaj influoj. La someroj estas varmegaj kaj tre humidaj. La vintroj estas malvarmaj kaj malsekaj. La suma jara precipitaĵo estas iom pli, ol 823 mm. La averaĝa temperaturo estas 15 °C.
Trafiko
Derince situas laŭ la vojo inter Istanbulo kaj Izmit. La haveno estas sub registara kontrolo, sed la haveno estas funkciigita fare de la Turka Fervojo.