Valle estas unu el la 18 departementoj de la Centramerika nacio Honduro. La departemento apudas la Golfon de Fonseca kaj tie enhavas tropikajn marbordajn marĉojn; plu enlande estas tre varme kaj seke.
Laŭ la stato de 2013 en la departemento vivis 174 511 loĝantoj sur areo de 1 665 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 105 loĝantoj/km². En 2005 ĝi havis taksitan popolnombron de 160 346. La departementa ĉefurbo estas Nacaome.