Progreso (hispane El Progreso) estas departemento situanta en la nordoriento de Gvatemalo.
Laŭ la stato de 2018 en la departemento vivis 176 632 loĝantoj sur areo de 1 922 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 92 loĝantoj/km². La departementa ĉefurbo estas Gvastatojo, je 74 km de la landa ĉefurbo.
Ĝi limas norde kun Alta Verapaco kaj Malalta Verapaco; sude kun departemento Gvatemalo kaj Halapo; oriente kun Zakapo kaj Halapo; kaj okcidente kun Malalta Verapaco kaj departemento Gvatemalo.
La departemento dividiĝas en 8 municipoj.