Pri la aliaj signifoj de DEJ rigardu en DEJ.
Dej [deĵ] (hungare Dés [deŝ], germane Desch, en Esperanto Deĵo) estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de la riveroj Someșul Mic kaj Someșul Mare, nordokcidente de Cluj-Napoca. Ĝi estas fervojtrafika nodo. Administre apartenas al ĝi Jichișu de Sus, Mica, Ocna Dejului, Peștera, Pintic (Dej), Șomcutu Mic.
Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 11 mil 451 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 37 mil 745 el kiuj pli ol 80% estis rumanoj.
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1214. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).
Fonto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj