Daniela (kutime nur: Dana) HLAVÁČOVÁ (n. 20-an de junio 1945 en Suchdol ĉe Prago) estas ĉeĥa aktorino.
Biografio
Dana Hlaváčová estas fratino de Jana Hlaváčová; ŝi lernis aktori kaj en 1963 ŝi la unuan fojon havis rolon en filmo. Specialan famecon ŝi internacie atingis per la rolo de bofratino de cindrulino, en la fabela filmo de 1973 «Tri aveloj por cindrulino» («Tři oříšky pro Popelku», «Drei Haselnüsse für Aschenbrödel»).
Nune ŝi gvidas priartan lernejon en Prago-Libeň.
Filmografio
- «Tři chlapi v chalupe» (televidserio), 1963
- «Eliška a její rod» (televidserio), 1966
- «Tri aveloj por cindrulino» («Tři oříšky pro Popelku», «Drei Haselnüsse für Aschenbrödel»), 1973
- «La sekreto de la vimenplektita korbo» («Das Geheimnis des Weidenkorbs», televidserio), 1978
- «Dnes v jednom domě» (televidserio), 1980
- «Zkoušky z dospelosti» (televidserio), 1981
- «Třetí patro» (televidserio), 1985
- «Černí anděle» (televidserio), 2001
Retpaĝoj