Auber unue sekvis laŭ la volo de siaj gepatroj edukadon kiel komercisto en Londono. Kiam li en 1803 revenis al Parizo, Luigi Cherubini kuraĝigis lin komponi muzikon por la scenejo. La trarompon li atingis en 1820 per sia operoLa bergère châtelaine (La ŝafistino kiel nobelulino). En la jaro 1842 Auber fariĝis direktoro de la Konservatorio de Parizo kaj finfine en 1857 imperiestra orkestrestro. Auber mortis en la aĝo de 89 jaroj en Parizo. Li estas enterigita sur la tombejo Père-Lachaise.
Fra Diavolo, ou L'hôtellerie de Terracine (Fra Diavolo aŭ La gastejo de Terracina), 1830
Gustave III, ou Le bal masqué, 1833
Lestocq, ou L'intrigue et l'amour, 1834
Le cheval de bronze, 1835
L'ambassadrice, 1836
Le domino noir (La nigra Domino), 1837
Le lac des fées, 1839
Les diamants de la couronne (La krondiamantoj), 1841
Haydée, ou Le secrét, 1847
Marco Spada, 1853
Manon Lescaut, 1856
La fiancée du Roi de Garbe, 1864
Literaturo
Adolph Kohut: Auber. Reclam, Lepsiko 1895.
Charles Malherbe: Auber, biographie critique. Laurens, Parizo 1911.
Herbert Schneider: Chronologisch-thematisches Verzeichnis sämtlicher Werke von Daniel François Esprit Auber (AWV). Olms, Hildesheim 1994 ISBN 3-487-09866-0.
Vidu ankaŭ
Auber estas nomdonanto de la rue Auber en Parizo, kiu ligas la place de l’Opéra kun la rue du Havre, kaj estas fama precipe pro la stacidomo Auber de la linio A de la regiona fervojtrafiko.