Cyrano de Bergerac estas teatraĵo verkita en 1897 de Edmond Rostand. Kvankam estis vere reala persono nome Cyrano de Bergerac, la teatraĵo estis fikciigo de lia vivo kiu sekvas nur supraĵajn trajtojn de li.
La tuta teatraĵo estis verkita en verso, en rimaj paroj de po dekdu silaboj, tre proksime al la klasika aleksandra formo, sed en la versoj foje mankas cezuro. Ĝi estis detale esplorita, ekzemple pri la nomoj de membroj de la Franca Akademio kaj de la gravulinoj aluditaj antaŭ la komenco de la unua sceno.
La teatraĵo estis tradukita kaj ludita multajn fojojn, kaj estas respondeca por la enkonduko de la franca vorto panache en anglan kaj aliajn lingvojn.[1] Cyrano (la rolulo) estas fakte fama pro sia panache (kuraĝo kaj sprito), kaj la teatraĵo finas kiam li diras "Mia panache" ĝuste antaŭ sia morto. La du plej famaj anglalingvaj tradukoj estas tiuj de Brian Hooker kaj de Anthony Burgess. En Esperanto ĝi estis tradukita fare de André Cherpillod kaj eldonita de Fonto en 2016.
Eksteraj ligiloj
Referencoj