Confolens - laŭ la latina vorto confluens , "kunfluo", prononco laŭ sistemo IFA [kɔ̃fɔlˈɑ̃ ], jen france , en limoĝia okcitana lingvo Confolent - estas komunumo de Francio . Ĝi situas en la departemento Ĉarento (france Charente , prononco [ʃaʁˈɑ̃t ]), en la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine ) kaj en la antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj . Fine de 2022 en la komunumo vivis 2 726 loĝantoj sur areo de 23,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 115 loĝantoj/km². La urbo estas la administra centro de la samnoma arondismento Confolens , sekve havas la titolon subprefektejo , kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Charente-Vienne (ĝis marto 2015 ĝi estis la centro de eĉ du kantonoj, nomitaj "Confolens-nordo" kaj "-sudo").
Geografio
La rivero Vienne
super la tegmentoj de la urbocentro
ruino en la norda kvartalo Saint-Germain
Confolens situas 50 km nordokcidente de Limoĝo . En la urbocentro la rivereto Le Goire dedekstre enfluas la riveron Vienne (okcitane Vinhana ), kiu de tie fluas norden. En la kvartalo Saint-Germain ankoraŭ la rivereto L'Issoire enfluas la pli grandan riveron, ankaŭ ĝi dedekstre.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj