Con el viento solano
|
|
libro
|
Aŭtoroj
|
Lingvoj
|
Eldonado
|
|
Con el viento solano (Sub eosta vento) estas romano de la hispana verkisto Ignacio Aldecoa publikigita en Barcelono en 1956.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La intriga akso estas la fuĝo de cigano kiu estis ponardinta kaj murdinta civilgvardianon dum kverelo en rurvilaĝa festo. La cigano fuĝas trakampare, por ekzemplo inter olivarbaroj, suferante la akrecon de la angoriga varmego somera markita per la influo de la eosta vento. Same la cigano suferas pro la soleco, timo kaj eĉ manko de helpo fare de siaj apuduloj.[1]
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
La romano
La agado de la romano sekvas tiun de El fulgor y la sangre en kiu la edzinoj de civilgvardianoj atendas angore la informon pri kiu estas precize la murdito.[2] La agado okazas dum ses tagoj, el kiuj El fulgor y la sangre okupas kelkajn horojn de la unua, pro kio la agado de tiu sekvo fakte startas antaŭ tiu de la antaŭaĵo. Kvankam en ambaŭ romanoj estas kaj agado kaj memoro, en Con el viento solano estas proporcie pli da agado, kvankam estas ankaŭ grava memoro, fakte pli grava ol la agado mem.
Aldecoa kureĝe entreprenas la taskon trakti temon tabuan en la tiamaj hispanaj socio kaj romanaro, kia estas tiu de ciganoj, kio faras la romanon speco de epopeo, eĉ kun trajtoj de vera eposa agado.[3] Aliflanke la temoj de la cigano, la gvardianoj, la olivarbaroj, la kverelo kaj eĉ la somera varmo memorigas sendube la temaron de la "Cigana Romancaro" de Federico García Lorca, kvankam temas pri verkoj fundamente de tre diferencaj estetikoj.
Kinadapto
La romano estis kinadaptita en samnoma filmo en 1966 fare de Mario Camus.[4]
Referencoj