Changwang Strato en Centra Kvartalo
Chung-guyŏk (koree 중구역 ) estas la Centra Kvartalo de Pjongjango , la ĉefurbo de Nord-Koreio . Ĝi estas la centro de Nord-korea ekonomio.
La Metroo de Pjongjango trapasas tiun ĉi kvartalon. La palaco de studado , kie estas la nacia biblioteko situas en la kvartalo. Same al la kvartalo apartenas aliaj gravaj domoj, kiel ekzemple la Hotelo Koryo , Tae-dong Rivera Hotelo, Pjongjanga Ĉiovendejo N-ro 1 , Korea Poŝtmarka Muzeo , Korea Artgalerio kaj aliaj.
En la kvartalo krome situas diversaj oficejoj de la nordkorea registaro kaj ĉefa domo de la Laborista Partio de Koreio. Ankaŭ servoj kiaj la Rakwon Ĉiovendejo .