Christoph Böhm

Christoph Böhm
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1626 (1626-09-24)
en Radeberg, Elektoprinclando Saksio
Morto 19-an de marto 1660 (1660-03-19) (33-jaraĝa)
en Lőcse,  Hungara reĝlando (nuntempa Levoča en Slovakio)
Okupo
Okupo luterana pastoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Christoph Böhm estis saksa luterana pastro kaj instruisto. Li [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1626 en Saksio en Radeberg, Elektoprinclando Saksio, kaj mortis la 19-an de marto 1660, estante nur 33-jara, en Hungara reĝlando en Leutschau (nuntempa Levoča en Slovakio).

Biografio

Christoph Böhm ekde 1641 lernis en Meißen, post 3 jaroj en Lutherstadt Wittenberg. Post lernado li instruis en sia naskiĝurbo, ekde 1649 li plulernis en Jena. Li atingis sciencan gradon "magister". En 1653 li estis nomumita liceestro de Pressburg en Hungara reĝlando. Tiu liceo baldaŭ transformiĝis al Luterana Teologia Akademio (Pozsony). Ekde 1658 ĝismorte li estis luterana pastro de Leutschau.

Elektitaj kontribuoj

  • Dissertatio IV. compendii theologici de Deo et attributis divinis (Vitebergo, 1650)
  • Dissertatio XVI. de iustificatione et bonis operibus (Vitebergo, 1650)
  • Beantwortung der Unchristlichen, und mehr den Heydnischen, doch sehr gemeinen Frage, Woher ich gewiss sey, dass heutige Bibel, oder Heilige Schrift von Gott? (Trentschin, sen eldonjaro)

Fontoj