La entrepreno China Eastern respektive ĉine 中国东方航空 estas ĉinia flugkompanio kun sidejo en Ŝanhajo. La kompanio laŭ la stato de 2010 disponas pri 269 regulaj pasaĝeraj aviadiloj. Laŭ la nombro de ĉiujaraj pasaĝeroj ĝi estas la deka plej granda flugkompanio de la mondo.[1]
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon MU; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas CES.
La kompanio planas iĝi membro de la flugkompania alianco "SkyTeam", la aliĝdato estas antaŭvidata esti meze de la jaro 2011.
Notoj
Eksteraj ligiloj