Chelan (47° 50′ 28″ N120° 02′ 47″ U / 47.84111 °N, 120.04639 °U / 47.84111; -120.04639(mapo)) estas mallarĝa, 90 kilometrojn longa lago en kantono Chelan, norda Vaŝingtonio, Usono. Ĝin nutras kaskadetoj kaj torentoj laŭ la lagbordo. Kun maksimuma profundo de ĉ. 470 m, ĝi estas la tria plej profunda lago en la lando kaj la naŭa plej profunda en la mondo. La surfaco de la lago altas 335 metrojn super la marnivelo. La averaĝa larĝo de la lago estas ĉ. 3 km.
La vorto Chelan venas de la indiana vorto cilian, laŭsence "profunda akvo" aŭ "lago" aŭ "blua akvo" (laŭ diversaj informantoj).
Ĉe la lagbordo situas du urbetoj, Chelan je la sudorienta ekstremaĵo de la lago, kie ĝia akvo elfluas tra elektroprodukta digo en la riveron Chelan, kaj je la nordokcidenta fino de la lago, Stehekin, kiu atingeblas nur per boato, aviadilo, aŭ piedoj. La suda bordo de la lago apartenas al ŝtata parko atingebla per aŭto el la urbeto Chelan. La norda porcio de la lago estas protektita per Chelan National Recreation Area.