Ĉi tiu artikolo temas pri la natursciensisto Charles Pickering. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Pickering.
Charles PICKERING (naskiĝis la 10-an de novembro 1805 en Kantono de Susquehanna (Pensilvanio), mortis la 17-an de marto 1878 en Bostono) estis usona natursciencisto kaj kuracisto Naskita en Pensilvanio, li adoltiĝis en Wenham, Masaĉuseco.
Li ricevis diplomon pri medicino en la Universitato Harvard en 1823 kaj praktikis medicinon en Filadelfio. Li estis ankaŭ bibliotekisto kaj konservisto en la Akademio pri Naturscienco de tiu urbo.
Li partoprenis al la ekspedicio de Wilkes de 1838 al 1842. En lia honoro unu markolo de la Puget Sound estis nomita Pasejo Pickering (angle : Pickering Passage).
Reveninte, li mallongtempe tenis postenon en la oficejo pri patentoj kaj, en 1843 forveturis en Afrikon kaj Baraton por studi la praloĝantajn rasojn.
Pli malfrue li iris al Bostono por praktiki medicinon.