Champignolles estas franca komunumo situanta en departemento Côte-d'Or kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Geografio
La vilaĝo situas 21 km nordokcidente de Beaune. La komunumo enhavas la vilaĝon Champignolles kaj la vilaĝetojn Coëffant kaj Chaumot. La ekonomio estas ĉefe agrikultura.
Demografio
Loĝantara evoluo
1821 |
1962 |
1968 |
1975 |
1982 |
1990 |
1999 |
2006 |
2009 |
290 |
112 |
105 |
105 |
108 |
84 |
79 |
85 |
70 |
Historio
Malta Ordeno havis tie malsanulejon.
La ĥorejo de la preĝejo datiĝas de la 13-a jarcento.
Vidindaĵoj
En la tombejo staras kruco kaj en la preĝejo du grandaj statuoj el la 16-a jarcento.
Famuloj
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropa baloto en 2004, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (4,44 % de voĉoj) [1].
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj