Kristana patrono estas la sankta Sankta Pantaleono, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Geografio
Chamois estas la itala komunumo plej alta super la marnivelo, konsiderante la lokon de la urbodomo.
La ĉefvilaĝo kaj la ceteraj subdividaĵoj estas ligitaj al la valfunda vojo Châtillon-Cervinia per arbara vojo tra la najbara vilaĝo La Magdaleine. Tiun vojon ne rajtas uzi privataj motorveturiloj. Tial ne estas aŭtomobiloj en Chamois, kaj homoj kaj varoj atingas ĝin per komforta publika telfero kiu ligas Corgnolaz, la ĉefvilaĝon, al Buisson, subdividaĵo de Antey-Saint-André, kiu troviĝas laŭ la valfunda vojo.
Ekonomio
La ekonomio de Chamois baziĝas sur turismo kaj bredado.
Vintrajn gastojn allogas alp-skiejoj situantaj super la vilaĝo inter 2000 kaj 2700 metroj da alteco, kiujn servas du seĝtelferoj kaj pluraj skitelferoj.
La gastigebleco konsistas el kvar hoteloj kaj dekoj da privataj feri-domoj, luataj aŭ uzataj de la posedantoj.
Blazono
La blazono montras bildon de ĉamo sur roko sub ruĝa strio; la franca signifo de chamois estas ĝuste "ĉamo".