Cerro Negro de Mayasquer (Nigra Monteto Majasker) estas vulkano en Andoj, ĉe la landlimo inter Kolombio kaj Ekvadoro. Ĝi staras 3 km nordokcidente de la vulkano Chiles (Ĉiles), kaj la du pintoj estas konsiderataj parto de la sama vulkanaro Chiles-Cerro Negro. Ĝi estas 4 445 m alta.
Erupcio de 1936 informita de la kolombia registara agentejo Ingeominas povis esti el la ekvadora vulkano Reventador, kaj tiele la vulkano ne erupciis el ĉirkaŭ 160,000 jaroj.[1]
Referencoj