La regiono Centra Kameruno (france Région du Centre) estas unu el dek administraj regionoj de la ŝtato Kameruno. Ĝi ampleksas areon de 68 964 kvadrataj kilometroj kaj laŭ stato de takso el 2006 havis 3 919 828 loĝantojn, kio rezultiĝas loĝdenson de po 24 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Jaundo.