Celorico de Basto
Celorico de Basto estas portugala urbo en la subregiono Tâmega e Sousa, apartenanta al la Norda regiono en la sudoriento de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 3 431 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la municipo Celorico de Basto kun 181,07 km² kaj 17 643 loĝantoj (2021), subdividita en 15 fregezioj. La municipo limas norde kun Cabeceiras de Basto, oriente kun Mondim de Basto, sude kun Amarante, sudokcidente kun Felgueiras kaj okcidente kun Fafe. Ĝi enhavas la urbetojn Celorico de Basto (sidejo de la municipo), Fermil de Basto, Mota kaj Gandarela de Basto. La punkto plej alta de la municipo estas en Viso, je 851 metroj de altitudo. HistorioArkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al megalitoj de Neolitiko (mamoas de Planalto da Lameira), al Bronzepoko kaj al Ferepoko (Bouça de Mosqueiros, en Britelo, Kastrumo de Ladário, en Ribas, Kastrumo de Barrega, en Borba kaj Kastrumo de Ourilhe, inter aliaj). Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn. Celorico de Basto komponas la areon Terras de Basto, kun Mondim de Basto, Cabeceiras de Basto kaj Ribeira de Pena. Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 20 000 en la jarcentkomenco ĝis atingi pinton de pli ol 24 000 en 1950, sed poste malpliiĝis ĝis nunaj 17 000, pro elmigrado. FregeziojLa municipo Celorico de Basto havas la jenajn fregeziojn:
Vidindaĵoj
Bildoj
Information related to Celorico de Basto |