Cearaa Esperanto-Junularo

Cearaa Esperanto-Junularo
Juventude Esperantista Cearense
Emblemo de Cearaa Esperanto-Junularo
Lando  Brazilo
Tipo regiona junulara asocio en la subŝtato  Cearao de Brazilo, fonda asocio kaj pli poste sekcio de Brazila Esperantista Junulara Organizo
Fondiĝo 1965
Fondiĝloko Fortalezo
vdr

Cearaa Esperanto-Junularo - en siaj publikaĵoj ofte literumita Ceará Esperanto-Junularo, foje ankaŭ Ceará-a Esperanto-Junularo - estis asocio fondata en 1965 en la subŝtato Cearao de Brazilo. Sian centran adreson ĝi havis en Fortalezo. Kune kun la Guanabara Esperanto-Junularo en Rio-de-Ĵanejro el ĝi originiĝis Brazila Esperantista Junulara Organizo. La organizaĵo Cearaa Esperanto-Junularo intertempe ne plu ekzistas.

Vidu ankaŭ

Cearaa Esperanto-Asocio