Castillejo de Robledo [kastiLJEĥo deroBLEdo] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Castillejo de Robledo estas etimologie komprenebla kiel Kasteleto de Kverkejo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 880 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 98 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Aranda de Duero kaj San Esteban de Gormaz, iom sude. La municipo enhavas la loĝlokojn Alcoba de la Torre, Alcubilla de Avellaneda kaj Zayas de Báscones.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento
Ekonomio
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas ruinoj de iama kastelo de templanoj kaj la romanika preĝejo.