Camino al Tagliamento [prononco "KaMIno al TaljiaMENto"] estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 544 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Valenteno de Terno, kies memortago - la valentena tago de enamiĝintoj - sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Codroipo, Morsano al Tagliamento (PN), San Vito al Tagliamento (PN) kaj Varmo.