Cañizal estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Cañizal estas tradukebla maletimologie al Kanejo kaj etimologie rilata eble al tola kovrilo de ĉaroj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,3 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 428 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 55 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villaescusa, Fuentelapeña, Castrillo de la Guareña, Torrecilla de la Orden (provinco Valladolid), Parada de Rubiales (provinco Salamanko), Vallesa de la Guareña, Espino de la Orbada (provinco Salamanko), Cantalpino (provinco Salamanko)kaj Vallesa de la Guareña.