Călinești-Oaș [kəlineŝtj oaŝ] (hungare: Kányaháza) estas komunumo en Rumanio nord-nordoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 948 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 3 794 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 5 117 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1490. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi Coca, Lechința kaj Pășunea Mare.
Iom sudorfiente de la centra loĝloko kaj oriente de la vilaĝo Coca situas akvobaraĵo, nomata Lacul Călinești aŭ Baraj Călinești, kiu somere estas ŝatata libertempejo.
Fonto
Eksteraj ligiloj
Distrikto Satu Mare (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|