Béla Guttmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Guttmann Béla estis hungarafutbalisto (mezulo), olimpiano, trejnisto. Lia iama familia nomvarianto estis Gárdos [gArdoŝ].
Béla Guttmann devenis el juda familio. Li futbalis en ĉefurba junulara teamo inter 1913-1919, poste jam en prestiĝa plenkreska futbalklubo ĝis 1922. Li futbalis inter 1922-1926 en Vieno, poste en Usono. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono dufoje kaj aŭstra ĉampiono unufoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1921-1924 4-foje kun sola golo. En la Somera Olimpiko 1924 li estis olimpiano de la hungara teamo. Li estis trejnisto inter 1933-1974 plej ofte eksterlande. Kelkaj el liaj trejnitaj futbalkluboj: Budapest Honvéd FC (1947), A.C. Milan (1954), SL Benfica (1959-1962, 1966), aŭstra nacia teamo (1964).