Béla Ernyey [ernjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernyey Béla estas hungara, ankaŭ aŭstra aktoro, voĉoaktoro, verkisto. Lia nomo estas plej ofte ekster Hungario Bela Erny.
Béla Ernyey [1] naskiĝis la 10-an de junio 1942 en Budapeŝto.
Biografio
Béla Ernyey frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, kie lia instruisto estis József Antall. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1965. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy. Inter 1966 kaj 1974 li apartenis al Gaja Teatro, kie li havis rolojn dramajn kaj muzikalajn. Li akiris aŭstran ŝtatanecon kaj ekde 1974 li havis rolojn precipe en teatroj de Vieno kaj Munkeno.
Ernyey en 1964 (kiel studento) li debutis en filmo. Baldaŭ konstante li havis ankaŭ filmajn rolojn. Pli malofte li havis hungarajn filmajn rolojn dum la Viena periodo, sed samtempe li havis rolojn en aŭstraj-germanaj filmoj.
Li ricevis plurajn hungarajn premiojn. Li edziĝis trifoje, la unua edzino naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- Patyolat akció (1965)
- Frau Wirtin hat auch einen Grafen (1968)
- Bob herceg (1973); poste ankaŭ televizia filmo
- Rosemaries Tochter (1976)
- Az élet muzsikája – Kálmán Imre (1984)
- Marie Ward – Zwischen Galgen und Glorie (1985)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Princ, a katona (serio, kiu portis tutlandan konatecon)
- Mein Onkel Benjamin (1973)
- Detektivbüro Roth (serio, 1986)
- Die Stadtindianer (serio, 1994)
- Dunai zsaruk (SOKO Donau) (2005)
Propraj televiziaj programoj
Dubladaj roloj
Elektitaj libroj
Fontoj