Burguillos del Cerro [burgIjos del zErro] en Esperanto "etaj burĝoj de la monteto" estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 2 970 loĝantoj sur areo de 187,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas burguillanos.
Situo kaj gravo
Burguillos del Cerro estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 419 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 187,5 km².
Burguillos situas en la norda bordo de montaro, mezvoje inter Zafra kaj Jerez de los Caballeros, ŝirmita de la pova kastelo. Ĉe la vilaĝo estas bela natura loko, kie troviĝas mezepoka ponto kun tri arkoj, kaj en mala direkto la "albuera" aŭ baseno konstruigita en la 18a jarcento de la episkopo de Badajoz, Merino Malaguilla.
Historio
La vilaĝo estis grava setlejo de la templanoj dum la 13a jarcento kiam ili havis sian propran kastelon.