Buchegg estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 507 loĝantojn laŭ la sumo de la loĝantaroj de la malnovaj komunumoj je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Buchegg situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno Bucheggberg inter la riveroj Aro en sudo kaj Limpach en nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern (SO), Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf (SO) kaj Tscheppach[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,64 km², de kiuj 33,4% estas kovritaj de arbaro, 57,3% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Buchegg limas en nordo al Leuzigen (BE), en nordnordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudoriento al Limpach (BE), en sudo al Unterramsern, en sudsudokcidento al Messen, en sudokcidento al Lüterswil-Gächliwil, en okcidento al Rüti ĉe Büren (BE), kaj en nordokcidento al Arch (BE).
Trafiko
Buchegg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento vojo de Lüterkofen al Gächliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Bibern al Mühledorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Arch. Pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La komunumo Buchegg estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2014 per kunigo de la iama komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach.
La unua dokumenta mencio de la Kastelo Buchegg, laŭ kiu nomiĝas la nova komunumo, datiĝas el la jaro 1267 kiel sub castro Buhecke.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj kaj lokoj kun la nomo Buchegg
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj