La urbo elformiĝis en la 1820-aj jaroj, oni oficiale fondis ĝin en 1855. Oni nomis ĝin post William Joel Bryan, kiu heredis la areon de la urbo fare de sia onklo Stephen F. Austin (fondinto de Teksaso). Bryan kreskis rapide, kiam la fervojo alvenis en 1860. La urbo estas grava agrikultura centro kun kotonkultivado, kortbirda kaj laktoproduktado. En 2009fajro okazis en kemia uzino kaŭzante negravajn spirajn problemojn. 500 homoj estis evakuitaj.
Trafiko
Bryan havas regionan flughavenon. 3 ĉefvojoj kuras el Bryan (la plej grava al Houston). Trajnoj kuras al al Dallas kaj Houston. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
En Bryan la temperaturo averaĝe varias inter 17-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 36 °C. Inter oktobro-aprilo ofte frostas. Jare pluvas po 1008 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo, malkulminas en februaro.