Li apartenis al la domo de la grafoj de Walbeck. Liaj gepatroj estis grafo "Siegfried la 2-a de Walbeck" (947-991)[1] kaj Gerberga von Stade (971-1007). Li estis la frato de la historiisto kaj episkopo Thietmar de Merseburg (975-1018) kaj la episkopo Siegfried von Münster (1001-1032). La frato Henriko de Walbeck (974-1004)
sukcedis sian patron, kaj frato Frederiko de Magdeburgo (998-1067) heredis la Burggraflandon en Magdeburgo. La fratino Oda von Walbeck edziĝis al grafo Goswin de Falkenburgo (1051-1128).
Bruno ricevis sian edukadon en la monaĥejo de Corvey. Li eniris ĉi tiun monaĥejon ĉirkaŭ 996. Tie li ekkonis la saksian historion de la kronikisto Widukind de Corvey kaj probable disponigis ĝin al sia frato Thietmar de Merseburgo. Li poste fariĝis abato en Nienburgo kaj sukcedis sian fraton Siegfried en Berge, apud Magdeburgo. Li direktoris la monaĥejon tie inter 1025 kaj 1034.
Dum lia administrado kiel episkopo, la diocezo suferis invadojn de la vendoj. Krome la malsupra preĝejo de la monaĥejo Michaelis, en Luneburgo, estis konsekrita. Estis ankaŭ disputo kun la ĉefepiskopo de Bremeno, Adalbrando de Bremeno (aktiva inter 1035 kaj 1043).