La entrepreno British Midland Airways, kiu porkomerce kutime mem nomas sin British Midland International (bmi), estas britiaflugkompanio kun sidejo en la loĝloko Castle Donington iom nordoriente de Leicester. Ekde la 1-a de julio2000 ĝi estas membro de la flugkompania alianco"Star Alliance" kaj ekde la 1-a de julio2009 filio de la germana flugkompanio Lufthansa. La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 10 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 53 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon BD; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas BMA.