Bredene (nederlande, proksimuma prononco [BRE:d'ne]) estas municipo en Belgio. Ĝi situas borde de la Norda Maro, kaj pro la lokaj plaĝoj estas populara feriejo: Bredene havas multajn kampadejojn kaj ankaŭ unu strandon por naturistoj. Komence de januaro 2016 ĝi havis 17 360 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Ostendo.