Brandon situas sur ebenaĵo en la sudorienta parto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato.
Historio
En la nuna Brandon la historio komenciĝis en 1857, tiam John Brandon aĉetis tie kampojn por bieno. Post sia domo li konstruis post 4 jaroj ankaŭ preĝejon, kiu funkciis ankaŭ lernejo. En 1890 proksime oni establis fervojan stacidomon, kiu allogis homojn tie vivi. La loko prenis la loknomon pri Brandon. En 1905 vera lernejo ekfunkciis. En 1925 pavimita vojo estis konstruita. En 1953 alvenis la unua kuracisto. Brandon komencis evolui, kiel antaŭurbo aŭ dormourbo de Tampa.
Klimato
Brando situas en subtropika klimato. La temperaturo estas en somero averaĝe 85 ℉, en vintro averaĝe 62 ℉. Vintre nokte malofte la temperaturo falas sub frostopunkto. Jare pluvas po 1100 mm. Preskaŭ neniam neĝas.