En 1888 oni trovis karbon, kies minado tuj komenciĝis. Pro tio oni konstruis fervojon, kiu faris la necesajn ligojn. En 1905 ankaŭ orominado komenciĝis. Ĝis 1912 Brakpan estis antaŭurbo de Benoni, poste municipo kaj proklamita kiel urbo. Granda striko de ministoj okazis en 1922.
Ekonomio
Pro minado de karbo la britoj konstruis centralon. Eĉ tramo trafikis inter la centralo kaj Johanesburgo.
Klimato
Brakpan havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 713 mm, precipe somere pluvas.