Boscawen-ûn
Boscawen-ûn estas 3000 ĝis 4000 jaraĝa ŝtoncirklo el la frua ĝis meza bronzepoko. La ŝtonmetado situas en la graflando Kornvalo en Anglujo kaj estas unu el la malmultaj kun centra menhiro. Nekutime ankaŭ estas la bona konservado de la instalaĵo. SituoBoscawen-ûn troviĝas en la sudokcidento de Kornvalo, norde de St Buryan apud la strato de Penzance al Land’s End. De tie videbla ankaŭ estas la ŝtoncirklo de Merry Maidens kaj la du menhiroj de Pipers. Ankaŭ de ĉi-tie eblas rigardi sur la maron. En la ĉirkaŭo troviĝas tri pliaj ŝtoncirkloj
kaj pluraj megalito-instalaĵoj inter ili ankaŭ portaltomboj (Quoit): KonstruoLa ŝtoncirklo konsistas el centra menhiro kaj 19 ringŝtonoj, inter ili 18 el griza granito kaj unu el hela kvarco, kiuj formas elipson kun akso de 24,9 m kaj 21,9 m. La pozicio de la kvarcŝtono verŝajne estas la direkto de la plenluno dum la solstico.La ĉefa ŝtono simbolas la falusan principon kaj la kvarcito la inan potencon de la ringo.[1] Deveno de la nomoBoscawen-ûn estas kornvala nomo, kiu enhavas la silabojn bod (bieno) kaj scawen (malnova arbo). La sufikso ûn signifas najbaran paŝtejon. La traduko de la nomo estas komplete la paŝtejo de la bieno apud la malnova arbo .[1] HistorioLa ŝtoncirkloj en Kornvalo, kiel tiu de Boscawen-ûn ne faris keltoj, sed verŝajne estas multe pli aĝaj. Ili verŝajne etis el la ferepoko. Tiam gi verŝajne estis grava renkontejo de druidoj. Ĉiukaze konata unuiĝo de bardoj (kornvale Gorsedd) estis el tiu regiono. Literaturo
ReferencojEksteraj ligiloj
Information related to Boscawen-ûn |