Borgo San Siro - jen en norma itala lingvo, en la loka okcidenta lombarda lingvoBùrgh San Sir - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regionoLombardio kaj la provinco Pavia. Komence de 2023 en la komunumo vivis 947 loĝantoj sur areo de 17,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Kristana patrono, kiel jam indikas la komunuma nomo, estas la sanktulo Siro de Pavia, kaj kiel komunuma festotago fiksiĝis la 3-a dimanĉo de oktobro (la efektiva eklezia sanktula festotago, la 9-a de decembro, estas dum la 4 lastaj semajnoj antaŭ la en tuta Eŭropo tre festata festo de kristnasko, kaj aparte en Italio en tiuj semajnoj forte festatas ankaŭ aliaj sanktuloj, Barbara, Nikolao, Lucia, tiel ke foje ĉiun tagon foje ĉiun duan estas okazo fari grandan feston - tial la paroĥo interkonsentis ruze translokigi la komunuman festotagon ses semajnojn plu fruen).