Boécourt (prononcu boekur, malnova germana nomo Biestingen) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 854 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Boécourt situas proksimume 6 kilometrojn okcidente de Delemonto. La orienta parto de la komunumo, kie situas la ĉefa setlejo apartenas al la tiel nomita Baseno de Delemonto, tio estas vasta kaldrono en la Ĵurasa Montaro. En okcidento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kresto de Mont Russelin, kiu fakte estas la akvodislimo inter la riversistemoj de Doubs (kiu alfluas al Rodano) kaj de Birs (kiu alfluas al Rejno), kaj do sekve inter Mediteraneo kaj Norda Maro.
Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝetoj Séprais, Montavon kaj Les Lavoirs, kaj krome pluraj izolitaj bienoj.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Boécourt limas en nordo al Bourrignon, en nordoriento al Develier, en oriento al Bassecourt, en sudo al Glovelier, en okcidento al Clos du Doubs kaj en nordokcidento al La Baroche.
Trafiko
Boécourt estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Bassecourt. Ĉe la limo al Glovelier ĝi disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 de Bielo tra Delemonto al Porrentruy.
Historio
La unua dokumenta mencio de Boécourt datiĝas el la jaro 1141 kiel Boescort.[1]
Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Boécourt fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Boécourt apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj