La Blankgorĝa lateralo estis iam traktita kiel subspecio de la Nigrabrila lateralo (L. melanophaius).[3] Kiel specio per si mem, ĝi havas tri subspeciojn, la nomigaL. a. albigularis, L. a. cinereiceps, kaj L. a. cerdaleus.[1]
Aspekto
La Blankgorĝa lateralo estas 14 ĝis 16 cm longa. Maskloj pezas ĉirkaŭ 50 g kaj inoj 45 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Prenkreskuloj de la nomiga subspecio havas blankajn gorĝon kaj supran bruston kaj ruĝecbrunajn vizaĝon, kolflankojn kaj malsupran bruston. Ilia krono, nuko kaj malsupraj partoj estas olivecbrunaj. Ilia ventro, pugo kaj subvostaj kovriloj estas striecaj blankanigre. Subspecio L. a. cinereiceps havas grizan vizaĝon kaj L. a. cerdaleus havas tute ruĝecbrunajn kapon kaj gorĝon.[4]
Distribuado kaj habitato
La nomiga subspecio troviĝas laŭlonge de la Pacifika flanko de sudokcidenta Kostariko kaj Panamo kaj tra norda kaj okcidenta Kolombio ĝis okcidenta Ekvadoro tiom suden kiom ĝis Provinco El Oro. L. a. cerdaleus troviĝas en norda Kolombio kaj ekstrema nordokcidenta Venezuelo. L. a. cinereiceps troviĝas el sudorienta Honduro laŭlonge de la karibia deklivaro de Nikaragvo kaj Kostariko al Panamo tiom for kiom ĝis Veragŭo.[1][4] La nomiga subspecio vivas ankaŭ en Peruo kiel vaganta.[5]
La Blankgorĝa lateralo loĝas en vario de kaj sekaj kaj malsekaj teritorioj kiel marĉoj, malsekaj herbejoj kaj paŝtejoj, arbustaroj, arbaraj maldensejoj kaj bordoj de akvofluejoj kaj lagetoj. Laŭ alteco ili havas teritoriojn el marnivelo ĝis 1600 m.[4]
↑HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
↑Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
↑ 4,04,14,2Taylor, B. (2020). White-throated Crake (Laterallus albigularis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 29an de Novembro, 2022
↑Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [4] Alirita la 24an de Julio, 2022