Betschdorf [BEĈdorf] estas komunumo en la departemento Bas-Rhin en la regiono Alzaco en Francio. Historie la regiono apartenis al Germanio. La hodiaŭa komunumo estiĝis je la 1-a de julio 1972 kiam al Betschdorf enkomunumiĝis la vilaĝoj Kuhlendorf, Reimerswiller kaj Schwabwiller. Betschdorf estas konata pro potfarejo.
Esperanto en Betschdorf
En la 1980-aj jaroj, Odette Scheidel (1921-2011) fondis Esperanto-grupon en Betschdorf. En 1999 inaŭguriĝis tie ZEO (Zamenhof- aŭ Esperanto-objekto), nome trafikcirklo ("Rond-Point") Esperanto.
Evoluo de la loĝantaro
1962
|
1968
|
1975
|
1982
|
1990
|
1999
|
2757 |
2848 |
3038 |
3371 |
3628 |
3727
|
Eksteraj ligiloj