Bernard Paul

Bernard Paul
Persona informo
Bernard Paul
Naskonomo Bernard Alexandre Paul
Naskiĝo 14-an de marto 1930 (1930-03-14)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 5-an de decembro 1980 (1980-12-05) (50-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1956– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard Alexandre PAUL (14a de marto 1930 – 6a de decembro 1980) estis franca kina reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, amkunulo de la aktorino Françoise Arnoul.

Biografio

Bernard Paul studis matematikon kaj poste en la Institut des hautes études cinématographiques, li ekkarieris helpante reĝisorojn kiel Jean Giono (Crésus, 1960), René Clément (Les Félins, 1964) kaj ĉefe Costa-Gavras, kun kiu li amikiĝis. Kun tiu, li laboris en Compartiment tueurs (1965) kaj Un homme de trop (1967). En 1964, dum la filmado de Compartiments tueurs, Bernard Paul ekkonis la aktorinon Françoise Arnoul, kun kiu li havis amrilaton.

Estante komunisto, Paul planis dokumentan filmon pri la situacio en Vjetnamio, ambicia projekto kiu ne plenumiĝis. Poste kaj dum tri jaroj, li laboregis por alia projekto kiu ja plenumiĝis en 1968 pere de institucia financa helpo kaj produktorado kooperativa: Le temps de vivre (Vivotempo, estas filmo pri laboristoj, realisma, nek favora nek malfavora, pri mondo kiun li bone konis. Tiu filmo iom sukcesis en 1969, kaj poste turneis tra Francio, Orienta Eŭropo kaj Sovetunio.

Bernard Paul reĝisoris Beau masque en 1972, laŭ verko de Roger Vailland, kiel etnologo kaj humanisto pri la laborista kondiĉo, ties luktado kaj iliaj amaferoj, kion fakte valoris la publiko, kvankam la filmo mem ne multe sukcesis. Bernard Paul en sekva filmo en 1977, temigis la loĝejojn de publika protektado de Sarcelles kaj traktis la malbonfarton de la ĉeurboj kaj la malmulta espero en la estonteco de tieaj loĝantoj; estis Dernière sortie avant Roissy, kaj ankaŭ ne multe sukcesis.