Beaufort, prononco [bofɔʁ] (aŭskulti), estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoNord de la regionoHauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2022 en la komunumo vivis 1 008 loĝantoj sur areo de 12,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoLille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantonoAvesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.
Blazono de Beaufort.
Geografio
Beaufort estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Beaufort troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaufort etendiĝas sur 12,76 km².
Historio
La nomo de la vilaĝo devenas de turo konstruita en 1173 de la grafo de Henegovio por defendi la henegovian landon kontraŭ la landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe. Tiu tereno estis finfine heredita de Avesnes en la 14-a jarcento.
Vidindaĵoj
Ankoraŭ videblas la ruinoj de la ĉefturo, kiu datiĝas de la 12-a jarcento kaj estas kromnomita "tour sarrasine". La loka preĝejo datiĝas parte de la 16-a, parte de la 18-a jarcentoj. Ĝia navo ĉefe konsistas el brikoj, kaj ĝia turo havas kvadratan aspekton.