Beatrica d'Este (naskiĝis en Ferrara, 1268 - mortis en Milano, en la 15-a de septembro 1334) estis filino de Obizzo la 2-a d'Este (1247-1293), Markizo de Este, Senjoro de Ferrara, Modeno kaj Reggio Emilja. Ŝi edziniĝis al Ugolino Visconti (1265-1296), juĝisto el Gallura, kaj ili havis unu filinon kies nomo estas Giovanna Visconti (1289-1339). En la 24-a de junio 1300, aĝante 32 jarojn, ŝi ree edziniĝas al Galeazzo la 1-a Visconti, filo de Mateo la 1-a, Senjoro de Milano. Ilia filo estis Azzone Visconti (1302-1339)
Vidu ankaŭ