BPM (batoj po minuto, laŭ la angla beats per minute) estas alia nomo por la mezuro MM (laŭ la germana Mälzels Metronom, mekanika metronomo proponita de Johann Nepomuk Mälzel) por la tempo de muzikaĵo. Temas pri la nombro de taktotempoj aŭ batoj ene de unu minuto. La taktotempoj kutime estas kvaronnotoj (ĉe taktoj kiel 4/4, 3/4, 2/4), ĉe kunmetitaj taktoj (6/8, 9/8, 12/8) kutime tri okonoj (punktigita kvaronnoto) kune formas baton. Kiel frekvencindiko 1 bpm laŭas 1/60 Hz.