La bastonpano (francebaguette) estas hela tritika pano en karakteriza longa kaj svelta formo. Kelkfoje ĝi nomiĝas ankaŭ stangopano. Ĝi estas konsiderata aparte tipa por Francio kaj la franca kuirarto.
Pro ĝia bastona formo, oni nomas ĝin baguette, kiu signifas bastonon en la franca. La normiga pezo de bastonpano en Francio estas 200 gr. La pano rapide malmoliĝas kaj tial oni manĝas ĝin kiel eble plej freŝa kaj bakas ĝin dum la tuta tago. La franca bakisto ankaŭ vendas pistoleton (mallonga bastonpano) kaj fluton (duoble larĝa kaj -peza varianto). En kelkaj regionoj 'fluto' nomiĝas normala 'pano'. Por eksterlandanoj ili ĉiuj estas bastonpanoj.
En Francio bastonpano estas nemalhavebla garnaĵo ĉe ĉiu manĝo. Ofte oni uzas ĝin por dabi la likvon de la telero; aŭ por neŭtraligi la guston antaŭ ol transiri al alia manĝaĵo. Bastonpanon oni servas plej ofte jam antaŭ la manĝo, akompanita de butero aŭ sen ĝi.
Historio
La batona formo de pano jam miregigis la vizitantojn en Francujo dum la 19-a jarcento[1],[2]. Tamen, la preciza fonto nekonatas.
Eblaj fontoj
Onidire ĝi originas el la Napoleonaj militkampanjoj: la panoj ĝis tiam estis rondaj por pli bona konservado. Tiun formon eltrovus la panistoj de Napoleono la 1-a, por igi la pano pli facile transportebla de la militistoj, en poŝo post liaj vestoj, kaj ne en lia pantalono laŭlonge de lia gambo, laŭ ofte aŭdata, io kiu gênus la militisto dum lia tago de piedirado kaj multe pli difektus la bastonpanon[3].
Alia teorio estas ke tiu stilo de pano la "Viena pano", kies la formo povas longi sed ankaŭ ovala[4]“ eltroviĝus en Vieno kaj importata al Francujo dum la 19-a jarcento (dum 1839, ĉe la Viena Panejo, fondata de August Zang[5]). La bastonpano elvolvus en Parizo dum la 1920-a jaroj, tial ke ĝi bezonis levada kaj kuirada tempo pli mallonga ol la tradiciaj panoj.
Fakte, estus post leĝo malpermesante al la panistoj la laboron ĝis la 4-a horo de la mateno, io kiu ne lasis sufiĉan tempon por prepari la tradician bulon[6]. Oni same mankas de pruvoj pri tiu versiono.
Alia fonto, malofte citita, estas dum la konstruado de la unua linio por la metroo de Parizo necesa por la Universala Ekspozicio de Parizo (1900). Fakte, la inĝeniisto Fulgence Bienvenüe, kiu inspektas la konstruadon de la metroo, havis problemojn de interbatiĝo en la galerioj inter la laboristoj de malsamaj originoj (ĉefe Bretonoj, Aŭvernjanoj…). Nu, tiutempe, laboristo ĉiam surhavis tranĉilon kun si mem, por tranĉi la tranĉaĵojn de la panoj, kio estis grandaj rondaj panbuloj. Tiel, estus petata al panisto koncepti panon longoforman (por respekti la pezon regulitan de unu pano), kion povas tranĉi, rompi, sen tranĉilo, evitante ke tiuj armiloj iru en la galerioj. Tial, laŭ iuj fundamentuloj, la fakto de neniam tranĉi la panon per tranĉilo, sed rompi ĝin per mano. Tiel konceptus la bastonpanon fine de la 19-a jarcento[7],[8]. Tiu versio restas la pli apogita pro la diversaj dokumentoj el la konstruejoj de metrooj[mankas fonto].
Unu artikolo pri la konkuro de la pli bona bastonpano de Parizo pretendas ke la bastonpano estis eltrovita dum 1830 : Sed neniu alia fonto donas tiun daton kaj la bastonpano ne ŝajnas konformi iu preciza tradicia pano.
↑, Supplement to the Courant, John L. Boswell, pub. 1862, paĝo.
↑Louis Charles Elson, , in European Reminiscences, Musical and Otherwise: Being the Recollections of the Vacation Tours of a Musician in Various Countries, 1896, paĝo.
↑James Chevallier, August Zang and the French Croissant: How Viennoiserie Came to France.
↑, Bulletin des lois de la République française, nouvelle série, année 1919, t. XI : 241-264 B, 246, paĝo, 13 950, leĝo emante al la malaperigado de la laboro nokta en la panejoj dum la 28.