Bartomeu Font Cantallops

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bartomeu Font Cantallops
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1871 (1871-10-20)
Morto nekonata
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bartomeu FONT CANTALLOPS [bartoméŭ font kantaljóps] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1871 en Llucmajor, Majorko, mortodato nekonata) estis kataluna esperantisto kaj katolika pastro. Li starigis la vilaĝon Son Ferriol ene de la municipo Palma de Majorko, kie centra strato nomiĝas Esperanto,[1] kaj fondis la grupon Esperanto-Klubo Palma de Majorko (1907).

la katedralo la Seu, simbolo de Palma de Majorko

Fonto

Referencoj