Barakaro estas aro de barakoj, ofte ĉirkaŭbarita. Ĉar ili ofte estis uzataj por loĝigi nedece subrangitajn personojn, la termino poluiĝis el pejorativa karaktero. Historie estis tipaj la fotoj kaj bildoj de la barakoj de naziajekstermejoj, kaj nuntempe en Eŭropo de barakaj rifuĝejoj por elmigrintoj el Azio kaj Afriko.
Laŭ Francisko Azorínbarako estas Provizora konstruo por loĝigi soldatojn, laboristojn, malsanulojn, rifuĝintojn.[1] Kaj li indikas etimologion el kelta baraĉad (branĉaĵo) aŭ araba baraga.[2]
En Valencilando
Barako (el la kataluna barraca) estas tipa konstruaĵo en Valencilando kie loĝis kutime la kamparanoj aŭ la fiŝistoj. Konstruiĝis precipe laŭlonge de la valencia marbordo, de Carcaixent ĝis Sagunt. Sed en la regionetoj ĉirkaŭantaj la Albuferon, tio estas, Horta de València, kaj en la Riberoj Alta kaj Baixa, ĝi havas pli karakterizajn karakterojn, ĉar ĝi konstruiĝas en zono kie facile troveblas tradiciajn materialojn por ĝin konstrui: koto, kanoj, hurdo, pajlo. Kvankam ĝia uzado diminuis, nuntempe ankoraŭ la kamparanoj laborantaj en urbaj areoj loĝas en ĝi.