Bacău – jen rumane, prononco [bakəŭ'], hungare Bákó, germane Bakau [BA:kaŭ] aŭ Barchau [BA:Rhaŭ], hebree kaj jide בקאו, latinliterigite B'kau, kaj historie latineBacovia) – estas urbo en orienta Rumanio, ĉe la rivero Bistrița, 284 km nord-oriente de Bukareŝto. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj grava centro de la rumana aviadilindustrio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 136 087 loĝantoj sur areo de 43,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 157 loĝantoj/km².
La urbon trairas du eŭropaj vojoj (E85 kaj E574), kiuj ligas ĝin suden al Bukareŝto, norden al Suceava kaj Ukrainio kaj sud-okcidenten al Braŝovo. La flughaveno de Bacău estas internacia kaj nomiĝas laŭ la muzikisto George Enescu.